Ĉi jare mi sciiĝis pri Esperanto, la internacia kaj neŭtrala lingvo kiu estas tre facile por lerni kaj ĝi instigas al la malfermita interŝanĝo de kulturoj sen malegaleco inter parolantoj. Mi tre ŝatis la ideon, sed mi volis vidi se funkcias! Do, mi partoprenis la unua “Somera Esperanto-Studado”, kiun organizis la homoj de www.Lernu.net ; retpaĝaro por lerni Esperanton senpage. Mi vidis internacian komunumon kiu mi ne sciis ekzistis; nun mi scias ke Esperanto ne estas nur lingvo. Ĝi estas homoj kaj ideoj ke laboras kune. Mi esperas ke tiu ĉi malgranda video montros al vi kial mi nun partoprenos multajn esperantajn eventojn.
Skribu komentojn en mia blogo: http://www.irishpolyglot.com/eo kaj abonu por vedi aliajn filmetojn se vi ŝatis ĉi tiun filmeton :)
Nur "frenezuloj" kredis ke la tero ĉirkaŭiras la sunon aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "frenezaj" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio.
En tiu ĉi parto Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al la demandoj:
- Kial vi lernis Esperanton?
- Ĉu estis facile por vi lerni Esperanton?
- Ĉu Esperanto estas utila por vi?
Krome vi vidos prezenton de la lingvo kaj ankaŭ povos lerni kelkajn frazojn en Esperanto.
Se oni simpligas iom eblas dividi la Esperanto-parolantojn en diversaj kategorioj:
* "la idealistoj" – kredas je Esperanto kiel helpilo por estonta mondpaco
* "la vivĝuantoj" – ĝuas la internaciajn festojn kaj aranĝojn
* "la lingvemuloj" – tuj kiam eblas parolas pri diversaj lingvaĵoj
* "la aktivuloj" – ŝatas organizi seminariojn, trejnadon, paĝarojn ktp
* "la familiuloj" – uzas Esperanton en siaj internaciaj familioj
Kompreneble multaj apartenas al pluraj el tiuj kategorioj. Kiu kategorio plej allogas vin?
Esperanto estas lingvo. Ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando. Ĝi estas internacia kaj ĉefe utila por komunikado inter homoj el pluraj landoj. Ĝi estas egaleca kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Ĝi evoluas kaj vivas simile kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn apektojn de homa pensado kaj sentado. Ĝi estas relative juna, iniciata de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. Unika, riĉa kaj vivanta lingvo, ĝi estas tre ŝatata de multaj homoj tra la mondo. Esperanto estas ankoraŭ ne tre konata, jen la kialo de tiu ĉi filmo.
Esperanto is a language suitable for international communication, travel, Internet, intercultural learning, making new friends, international meetings, free lodging in foreign countries and much more. / Esperanto estas lingvo taŭga por internacia komunikado, vojaĝoj, interreto, interkultura lernado, trovi novajn amikojn, internaciaj kongresoj, senpaga gastado en fremdaj landoj kaj multo pli.